Metroo de Barcelono

TMBTMB Metroo de Barcelono FGCFGC
Metro de Barcelona
Kajo de L5 en La Sagrera
Kajo de L5 en La Sagrera
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Barcelono
Katalunio
 Hispanio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1924
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 166 km
Nombro de linioj 12
Nombro de stacioj 194 List
Aliaj informoj
Jara trafiko ~ 464 700 000 pasaĝeroj (2015)
Traklarĝo 1 435 mm
1 674 mm L1
1 000 mm L8
Transportisto TMB TMBTMB
FGC FGCFGC
vdr

La Metroo de Barcelono estas la dua plej longa metroreto de Hispanio, kaj ekde decembro 2009, la unua hispana metroreto kiu havas 3 liniojn tute aŭtomatigitajn (metrolinioj 9, 10 kaj 11). En 2009, la metroreto estis uzata de 405,1 milionoj da pasaĝeroj, tio estas 1 109 863 ĉiutagaj pasaĝeroj.

La konstruado de la du unuaj linioj ekiĝis en la jaro 1920. La unua linio nomiĝis Granda Metropoliteno de Barcelono, inaŭguriĝis en 1924, en la komenco ĝi ligis la Placon de Katalunio kaj la stacidomon Placo de Lesseps. Nuntempe, la reto havas 187 metrostaciojn kaj estas 166 kilometrojn longa.

Vagonaroj de Metroo de Barcelono veturas precipe sur la dekstra trafikflanko (escepte de la linio L2 inter Paral·lel kaj Monumental).[1]


  1. Per què en un tram de la línia 2 de metro els trens circulen per l’esquerra? (katalune). Alirita 2024-05-05.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy